Make your own free website on Tripod.com

English Nihongo

Reza Kheir-khah

* Iom pri mi:

Mia nomo estas Reza Kheir-khah. Mi naskiĝis (1956) kaj kreskis en Tehrano, la chef-urbo de Irano. En Irano loĝas 6 popoloj kun 6 lingvoj kaj kulturoj. Mi venas de azera familio, kaj pro tio mi kreskis uzante 2 lingvojn de azera kaj persa. En lernejo mi lernis la araban kiel la lingvo de Islamo kaj la anglan, kiel la duan lingvon. Mi studis en universitato la anglan kaj laboris ankaŭ kiel tradukisto por gazetoj. Pro tiaj rilatoj pri lingvoj mi havis intereson pri Esperanto kaj ekde 1980 mi verkis artikolojn pri Esperanto en fama irana gazeto dum 2 jaroj. Ekde 1986 ekstudis Esperanton kaj en 1987 partoprenis Universalan Kongreson en Varsovio, kiu donis al mi grandan motivon por serioze okupiĝi pri Esperanto.

En 1989 mi laboris en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo dum 3 monatoj kaj post partopreno en brajtona UK mi eklaboris kiel volontulo en la oficejo de Flandra Esperanto-Ligo en Belgio dum 7 monatoj, ĉefe kiel prov-leganto de Monato. Poste dum ĉirkaŭ 2 monatoj mi prelegvojaghis en nordo de Hispanio.

Post unu-jara restado en Europo kaj spertiĝo pri diversaj movadaj aferoj, mi eklaboris en Azio. En 1990 mi komencis mian azian vojaĝon. Unue mi iris al Ĉinio, kie mi renkontis centojn da E-istoj. Poste mi aperis en Japanio, kie JEI organizis por mi 72 tagan preleg-vojaĝon tra la lando. Post tio mi iris al Koreio, kie dum ĉirkaŭ 3 monatoj mi vizitis 10 gravajn urbojn de tiu lando, vizitante E-istojn kaj E-klubojn. Dum 2 jaroj mi frekventis inter Japanio kaj Koreio, kaj fine dum 2 monatoj instruis Esperanton en sudo de Ĉinio, kiel komisiito de UEA.

Ekde 1992 mi loĝas en Japanio kaj ĝis 1998 laboris en la centra kliniko de Yumeiho (japana masaĝo) en Tokio, kiel sekretario de la internacia fako kaj ĉefe traktis komunikojn kun E-istoj, kiuj rilate al Yumeiho komunikis kun la centro. Cetere, mi instruis Esperanton en pluraj E-kluboj en Tokio kaj ĉirkaŭe, kaj ofte partoprenas kongresojn, kunloghadojn Esperantajn. Mi ankaŭ redaktas la son-gazeton Najtingalo.

De Novembro 1998 ĝis somero de 2000 mi loĝis en Gubernio Kagawa, kie mi instruis anglan kaj Esperanton en granda kompanio Swany.


* Agado en Tajvano

Ekde la jaro 2000 mi loĝas en Tajvano, kie mi instruas anglan profesie kaj ankaŭ gvidas multajn Esperanto-kursojn. Mia logh-urbo estas Ping Tung en sudo de Tajvano kaj ni ĉiam bonvenigas gastojn el alilando.

Nuntempe ni havas 10 Esperanto-kursojn. La nombro de studentoj en kursoj estas de unu ĝis 14 (ĉe mezalta lernejo Ping Rong).

Pro kresko de kursoj, mi devis peti helpon de miaj du plej malnovaj kaj progresantaj studentoj Ingrid kaj Flora, kiuj lernas Esperanton dum preskaŭ 4 jaroj.

Pro fleksebleco de tempo de kursoj ni ĉiam povas akcepti novajn studentojn kaj se iuj havas problemon pri tago aŭ tempo de partopreno, ni aranĝas por ili aŭ aliĝon al alia kurso aŭ privatan klason. Tiukaze ili pagas pli.

Temis pri pago, en niaj kursoj ĉiuj studentoj pagas monatan kotizon por lecionoj. Se ili estas en kursoj kun pli da lernantoj (kutime 4) ili pagas ordinaran kotizon kaj en kursoj kun malpli da studentoj pagas pli.

Tiel ni provas fari Esperanto-instruadon en nia urbo duon-profesia. Ĉe mezalta lernjeo, kiu estas la plej granda en sudo de Tajvano, oni pagas saman sumon por instruo de Esperanto kiel tiu por la angla.

Se iuj loĝas en proksimaj lokoj al nia urbo, bv kontakti nin por aranĝo de lecionoj. Nuntempe ne estas kursoj en Kaohsiung (la dua plej granda urbo en Tajvano), sed du studentoj de tie venas al nia urbo por lernado. Do se estus iuj en tiu urbo, ni povas eventuale malfermi novan kurson ankaŭ tie.

* Pri mia agado en Japanio

Ekde la jaro 1989, kiam mi ekkomencis mian Esperantan agadon internacie, en mia ĉiutaga vivo kaj laboro mi ĉefe uzas Esperanton, kvankam kiel loĝanto de Japanio mi ankaŭ lernadas kaj uzas la japanan lingvon. En 1998 pasis dekdu jaroj de kiam mi komencis lernadon de Esperanto. Jene mi resumas mian agadon en Japanio:

* Profesia Kampo

Ekde 1992 ĝis 1998 mi laboris en la internacia fako de la centra kliniko de Yumeiho (japana masaĝ-terapio) en Tokio. Do, ĉiu tage mi respondas al sufiĉe da leteroj, faksoj kaj ankaŭ e-poŝtoj, kiuj venis tra la mondo al ni (ekzemple en 1996 pli ol 600 el ĉirkaŭ 30 landoj). Mi fojfoje utiligis tiun reton por ankaŭ iel helpi la movadon, ĉefe en la triaj mondaj landoj kiel ekzemple: Vjetnamio, Kubo, Rumanio, Kamerunio ktp.

* Instruo

Mi instruas en multaj E-kluboj en kaj ĉirkaŭ Tokio. La lecionoj okazas regule en 5 kluboj kaj de-tempo-al-tempe en 3 aliaj. En 1996 entute mi gvidis ĉirkaŭ 130 lecionojn de elementaj ĝis progresantaj. Averaĝa aĝo de miaj lernantoj en Lunda Klaso (ĉiun lundon en JEI) estas pli ol 60 (la plej aĝa 86 jara) kaj en Sengendai E-klubo ĝi estas iom pli ol 20. Mi regule havas lecionojn en unu el la plej internaciaj E-kluboj en la mondo en senco de nacieco de la instruistoj. Temas pri Nishinippori E-klubo (en la centro de Tokio kaj kun kursoj en 4 niveloj kaj 35 membroj), kies instruistoj estas el 5 diversaj naciecoj!

* Kongresoj kaj Kunloghadoj

Japanio geografie estas unu el la plej longaj landoj de la mondo, kaj ĝuste tio grave malhelpas oftan kuniĝon de la E-istoj tutlande. Ĝuste pro tio okazas sufiĉe da regionaj kongresoj kaj kunloghadoj dum la tuta jaro, laŭ la klimato de la koncerna regiono (en Hokkaido en la nordo malvarma sezono estas longa, kaj en Kyushu en la sudo inverse).

Ekzemple en 1996 mi partoprenis 9 kongresojn kaj kunloghadojn internacie kaj enlande, dum kiuj aŭ prelegis aŭ instruis. La unuan Azian Kongreson en Ŝanhajo mi ankaŭ partoprenis, kie krom helpo al Atilio en lia instruo, kaj renkontiĝo kun multaj E-istoj (el kiuj plej parton mi ne povis renkonti malgraŭ mia 2 foja kaj 3 monata restado en tiu lando antaŭe).

* Najtingalo

En 1996 dum vizito al Irano, mia lando, mi povis redakti la 10an numeron de songazeto Najtingalo, kies produktadon mi komencis en 1992. Pro malalta kosto de studio en Irano (kompare kun tiu en Japanio), mi povis unuafoje fari tion en studio. Najtingalo estas la sola E-songazeto el Azio kaj la sola kun la tuta teksto de la kasedoj. Mi metis informon pri tio en mia hejmpaĝo (kiun mi faris helpe de Klivo , kanada E-isto nun loĝanta en Tokio):

Najtingalo


* Esperanto-Domo en Yatugatake

Ĝi situas proksime de Tokio kaj estas agrabla loko por E-istoj kunloghademaj. Oni elektis min kiel komitatano pri ĝia internaciaj kontaktoj kaj mi iom diskonigis ĝin en E-gazetaro kaj cetere ĝi jam estas registrita en Pasporta Servo, do bonvenas eksterlandaj samideanoj. Ofte mi estas tie por ĉefe gvido de kursoj. Cetere, en la proksimeco de Domo kaj en la hejmo de la donacinto de ĝi, jam aperis E-rondo, kiun mi monate unu fojon gvidas.

Esperanto-Domo

* Japan-lingvaj preleg-konkursoj

En 1996 mi aŭdacis partopreni kelkajn konkursojn en la japana lingvo por eksterlandanoj. En junio mi prelegis en la tut-landa konkurso por eksterlandanoj, kiu poste estis elsendita el la ŝtata tut-landa televido (NHK). Mi estis inter 12, kiuj estis elektitaj el 118 kandidatoj de 30 landoj. La temo de mia prelego estis "Azio kaj la komuna lingvo", en kiu mi traktis la problemon de la komuna lingvo komparante ĝin kun la nuna situacio en Europo. Kvankam mi intence ne menciis Esperanton, sed dum mia prezentado oni parolis pri mia E-kariero internacie kaj japanie. Cetere, kiel solvo de tiu problemo mi menciis pri artefarita lingvo, kiu se ekzistas ni devas preni ĝin kaj se ne ekzistas ni devas krei.

En aŭgusto de tiu jaro mi sendis kasedon kaj tekston de mia prelego al iu konkurso, kiu ĉiu jare okazas kaj ĝia temo estas: paco. 1996 estis 50 jubilea jaro de atombombado de Hiroŝimo kaj pro tio ĉi jare oni speciale atentis pri ĝi. En mia prelego kun titolo: "Kion ni povas fari por la paco" mi menciis pri 8-jara milito inter Irako kaj Irano, dum kiu centoj da miloj mortis (inter ili miaj kuzo kaj amikoj) aŭ vundiĝis, inter ili ankaŭ miaj 3 fratoj, kiuj ricevis vundojn korpajn kaj mensajn; kaj kiel solvoj por la paco mi proponis interŝanĝojn de kulturo inter divers-landanoj, reciproka vizito de popoloj al unu la alies landoj, korespondadoj, internacia geedziĝo ktp. Kaj tamen mi levis la problemo de la komuna lingvo kaj ke nur neŭtrala lingvo kiel Esperanto povas esti taŭga. Oni elektis mian prelegon kaj premiis min per kelkaj donacoj.

La lasta preleg-konkurso okazis en mia urbo Kasukabe. Mi kaj aliaj 9 faris divers-temajn prelegojn. Mia temis pri japana manĝaĵo kaj nur komence mi menciis pri mia E-vojaĝo tra Japanio dum 3 monatoj, kiam mi unua foje venis tien, kaj ankaŭ oni prezentis min kiel profesia E-isto. La prelego estis elsendita el la provinca televido.

Pri Preleg-konkurso en Japana Lingvo

Film-projekto "En Somera Vilao"

En 1996, mi kaj 7 amikoj (poloj, kanadano kaj 4 japanoj) komencis film-projekton. La filmo En Somera Vilao , baziĝas sur novelo de Anton Ĉeĥov, rusa verkisto. Ni filmis ĝin precipe ĉe Esperanto-Domo en Jacugatake, bela montara regiono. Ni faris preskaŭ la tutan laboron per propraj rimedoj.

La filmo estas nun havebla. Ni esperas ke oni povas uzi nian filmon por instrui esperanton per plezura maniero.

* KTP

Cetere, mi fojfoje prov-legas E-ajn librojn kaj ekzemple en 1996 mi provlegis la libron "Taglibro de Anne Frank", kiun eldonis Libroteko Tokio, kaj helpis en perado de kelkaj E-gazetoj, ekzemple Juna Amiko, kaj Esperantisto Slovaka.

Ĉi tiu Esperanto-ringa tttejo estas estrata de
Reza.
Next

Ĉu vi volas membriĝi en Esperanto-ringo?
Akiru la informon!
[Antaŭaj 5] [Antaŭa] [Posta] [Postaj 5]
[Hazarda] [Indekso]



Mia e-poŝta adreso estas rezamenhof@yahoo.com


Kelkaj Ligoj
Aligxu al la posxtlisto Irano
Aligxu al la posxtlisto Irano
Najtingalo
Yumeiho
Klivo
Dmoz
Yosinori
Masanori
Iran-Esperanto Raportas
Familio Harlow
Sveda Esperanto-Federacio
Virtuala Esperanto-Biblioteko
Esperanto-Domo en Yatsugatake
Aleksandra