Pri Preleg-konkurso en Japana Lingvo

En marto de 1996, mi estis informita pri la 37a Internacia preleg- konkurso en la japana lingvo por eksterlandanoj. Kvankam mi mem ne kuraghis partoprenon en tia konkurso, pro mia ne ankorau sufiche bona kono de la japana lingvo, sed pro instigo de iuj kaj ke ankau mia-nivele en antauaj jaroj multaj partoprenis, mi preparis tekston kaj vochlegis ghin sur kasedo kaj sendis.

Mi elektis la temon "Azio kaj la komuna lingvo". En tiu teksto mi tute ne menciis pri Esperanto, kaj traktis la problemon de komuna lingvo, el tiu vidpunkto ke nun Europa Komunumo havas problemon pri elekto de komuna lingvo, kaj iam ankau en Azio ni devus trakti similan aferon kaj estas bone ke de nun ni pripensu ghin kaj trovu bonan solvon. Inter solvoj mi menciis pri elekto de la plej facila lingvo en Azio au elekto de iu artefarita lingvo.

Poste, venis respondo ke inter 118 partoprenantoj el 30 landoj, oni elektis 12 kaj ankau mia nomo trovighis inter ili. Mi iom surprizite, komencis preparon kaj ekzercadon kaj en la 22a de junio, okazis la konkurso. Inter multaj auskultantoj de la prelegoj, estis chirkau 30 Esperantistoj, kio kuraghigis min pli. Kiam mia prelego komencighis, subite aperis paperoj sur manoj de Esperantistoj, kaj mi povis legi la vortojn: "Reza ganbare!" (Kuraghu Reza!).

Post la fino de mia prelego oni faris 3 demandojn al mi: "Kio estas la plej facila lingvo en Azio?", kaj mi respondis Indonezia; "Se ni dirus la angla elektighu kiel azia komuna lingvo, kion vi dirus?", kaj mi respondis ke se la angla estus facila kaj neutrala mi akceptus; kaj "Kio pri japana lingvo", kaj mi respondis ke fakte la japana lingvo ne estas tiel malfacila kiel oni propagandas monde, kaj ekzemple prononco estas facila, kaj tamen kia estus reago de aliaj landoj en Azio pri tiu elekto? Ghenerale, mi pensas, ke mi povintus pli bone respondi al la demandoj. Kaj ghenerale dirite, mi ne intencis en tiu prelego mencii pri Esperanto, de mia flanko, kaj nur se estus okazo kaj demando tiu rilate mi mencius, kaj mi chefa ideo estis ke oni atendu al tiu temo (la komuna lingvo en Azio), kaj ne simple konsideru la anglan kiel tiu komuna lingvo.

Menciinde, ke kvankam oni disdonis al preskau duono de la partoprenantoj diversajn premiojn, mi gajnis neniun. En la 9a kaj 10 de julio NHK (eduka kanalo de tutlanda shtata televid-stacio) je la oka horo kaj kadre de TV-serioj ETV elsendis chiujn prelegojn (12) kaj mia prelego estis elsendita en la 9a de julio, kaj mia vico estis la 4a.

Mi esperas ke en la venontaj jaroj ankorau aliaj eksterlandanoj, kiuj vivas en Japanio kaj ankau konas la japanan lingvon partoprenus en tiu konkurso kun similaj temoj. Se tiel mi volonte transdonos miajn spertojn al ili.

Reza Kheir-khah

ps: Se iuj deziras kopion de la vidbendo, paginte koston de kruda vidbendo kaj afranko mi povas sendi ghin.

Reiru al hejmpagho de Reza