Iom pri mi:

Mia nomo estas Reza Kheir-khah. Mi naskiĝis (1956) kaj kreskis en Tehrano, la ĉefurbo de Irano. En Irano loĝas 6 popoloj kun 6 lingvoj kaj kulturoj. Mi venas de azera familio, kaj pro tio mi kreskis uzante 2 lingvojn, la azeran kaj la persan. En lernejo mi lernis la araban kiel la lingvon de Islamo kaj la anglan, kiel la duan lingvon. Mi studis en universitato la anglan kaj laboris ankaŭ kiel tradukisto por gazetoj. Pro tiaj rilatoj pri lingvoj mi havis intereson pri Esperanto kaj ekde 1980 mi verkis artikolojn pri Esperanto en fama irana gazeto dum 2 jaroj. Ekde 1986 mi ekstudis Esperanton kaj en 1987 partoprenis Universalan Kongreson en Varsovio, kiu donis al mi grandan motivon por serioze okupiĝi pri Esperanto. En 1989 mi laboris en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo dum 3 monatoj kaj post partopreno en brajtona UK mi eklaboris kiel volontulo en la oficejo de Flandra Esperanto-Ligo en Belgio dum 7 monatoj, ĉefe kiel provleganto de Monato. Poste dum ĉirkaŭ 2 monatoj mi prelegvojaĝis en la nordo de Hispanio.

自我介紹:

我是薛瑞察 (Reza Kheir-khah) ,1956 年出生於伊朗的首都德黑蘭,也在那裡長大。伊朗由六個民族組成,各有不同的語言和文化,而我的家庭屬於亞塞族。因此在我成長的過程中,我使用亞塞語和波斯語。進入學校之後,才開始學習回教的共通語言––阿拉伯語,同時修讀英語作為第二外語。 我在大學主修英語,同時在雜誌擔任翻譯。就在那時,我開始對世界語產生興趣,並自1980年起,花了兩年的時間為伊朗著名的雜誌撰寫有關世界語的文章。1986年我開始專心研讀世界語,並於1987年參加在華沙舉辦的全球世界語大會。經過慎重思考,我決定以世界語作為我畢生的專業。1989年開始,我先在鹿特丹的全球世界語協會工作三個月,然後在英國短暫停留,之後轉往比利時福蘭德斯的世界語聯盟辦公室擔任七個月的義工,主要工作是為該辦公室出版的「月刊」校對。工作結束後,我在西班牙北部巡迴講演兩個月。
Post unujara restado en Eŭropo kaj spertiĝo pri diversaj movadaj aferoj, mi eklaboris en Azio. En 1990 mi komencis mian azian vojaĝon. Unue mi iris al Ĉinio, kie mi renkontis centojn da E-istoj. Poste mi aperis en Japanio, kie JEI organizis por mi 72-tagan prelegvojaĝon tra la lando. Post tio mi iris al Koreio, kie dum ĉirkaŭ 3 monatoj mi vizitis E-istojn kaj E-klubojn en 10 gravaj urboj. Dum 2 jaroj mi vojaĝadis inter Japanio kaj Koreio, kaj fine dum 2 monatoj instruis Esperanton en la sudo de Ĉinio, kiel komisiito de UEA. 我先後在歐洲居住一年,在這一年期間,參與了各項推動世界語的活動, 並獲得豐富的經驗,然後,我轉往亞洲發展。1990年,我開始我的亞洲行程。首先到中國,並在那裡見到了幾百位世界語 者。然後去日本,日本世界語學院為我安排了七十二天的巡迴講演。之後又到韓國,以三個月的時間,在十個主要城市訪問了很多世界語者及世界語社團。最後以全球世界語協會代表的名義,在華南教授世界語兩個月。
Ekde 1992 mi loĝis en Japanio kaj ĝis 1998 laboris en la centra kliniko de Yumeiho (japana masaĝo) en Tokio, kiel sekretario de la internacia fako kaj ĉefe traktis kontaktojn kun E-istoj, kiuj rilate al Yumeiho komunikis kun la centro. Cetere, mi instruis Esperanton en pluraj E-kluboj en Tokio kaj ĉirkaŭe, kaj ofte partoprenis kongresojn kaj kunloĝadojn Esperantajn. Mi ankaŭ redaktis la songazeton Najtingalo (entute 10 numerojn). 1992年至1998年,我住日本,並在東京的湧命法 (一種日本的按摩術)中心診所擔任國際部的秘書,該診所和許多國家的世界語者有業務交流,而我主要的工作是作為診所和世界語者之間的橋樑。同時我也在東京及週邊的各個世界語社團講授世界語,並參與許多當地的世界語會議。我也參與編輯錄音雜誌「夜鶯」(共出十期)。
De Novembro 1998 ĝis somero de 2000 mi loĝis en Gubernio Kagawa, kie mi instruis la anglan kaj Esperanton en granda kompanio Swany kaj proksimaj urboj. 自1998年十一月至2000年夏天,我住在香川縣,為大公司 Swamy 及臨近的都市教授英語和世界語。

Agado en Tajvano

Ekde la jaro 2000 mi loĝas en Tajvano, kie mi instruas la anglan profesie kaj ankaŭ gvidas kelkajn Esperanto-kursojn. Mia loĝurbo estas Pingtung en la sudo de Tajvano kaj ni ĉiam bonvenigas gastojn el alilando.

在台灣的活動

自2000年起,我在南台灣的屏東市定居,以英語教師為職業,同時開設一些世界語的課程。我們永遠歡迎來自國外的客人。
La sola oficiala Esperanto-kurso en Tajvano estas en Pingrong Mezalta Lernejo en nia urbo, kie ekde 2003 mi gvidas kurson de Esperanto kadre de eksterkursa lecionaro. S-ino CHUANG Yin-hua daŭre kunhelpas la instruadon. 在台灣只有我任教的屏東市屏榮中學有正式的世界語課程,該校自2003年起便將世界語列為課外課程。莊迎華小姐是我的助教,在課堂上協助教學。
Ekde la jaro 2000 mi organizis Zamenhofajn Festojn daŭre, kiuj dum la lastaj jaroj dufoje okazis en Wenzao universitato, la sola lingva universitato en Tajvano, kun partopreno de multaj. 從2000年起,每年我們都會紀念柴門霍夫的誕辰。其中有兩次的紀念活動選擇在台灣唯一的外語大專院校––文藻外語學院舉辦,有很多人參與。
Cetere mi ankaŭ kunredaktas la lokan Esperanto-gazeton Formoza Folio, kies 13ª numero aperis en decembro 2010. 此外,我也參與地方性的雜誌「台灣世界語報」的編輯工作;直到2010年為止,該雜誌已經出版了13期。



Kovrilo de Formoza Folio 13
Kovrilo de Formoza Folio 14
Moi et l’espéranto — Début de la guerre entre l’Iran et l’Irak